KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
MARK TWAIN
(1835-1910)
TRI NOVELOJ:
— KONFESO DE MORTANTO —
— LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO —
— LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO —
Esperantigis
EDWIN GROBE
1999
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono

MARK TWAIN: TRI NOVELOJ
Unua Eldono: Januaro 1999
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"A DYING MAN'S CONFESSION"
"THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY"
"THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY"
Copyright 1999
Edwin P. Grobe
for the herein contained
English-to-Esperanto Translations

KONFESO DE MORTANTO

Ni alproksimiĝis vilaĝon Napoleonon en ŝtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaŭ, ne bonega. Ĉar mia tasko ne estis (laŭprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi—jen unuforme, jen aliforme. Finfine ĝi prenis la formon de preciza demando. Ĉu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzaĵoj.

Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedaŭras estigi ĝenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, laŭŝajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagaĵojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj laŭta; ilia lingvaĵo, ribelema. Ilia ĉefa argumento estis tiu kiu ĉiam malmergiĝas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj antaŭkonsentis resti sur ĉi tiu boato," ktp.; kvazaŭ, decidiĝinte fari malsaĝaĵon, laŭ nepra neceso o

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!