LA
FALO
DE
UŜERO-DOMO
NOVELO
DE
USONA VERKISTO
EDGAR ALLAN POE
(1809-1849)
Esperantigis
EDWIN GROBE
Arizona-Stelo-Eldonejo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550, Usono
2000

Edgar Allan Poe:
"LA FALO DE UŜERO-DOMO"
Origina Anglalingva Titolo:
"THE FALL OF THE HOUSE OF USHER"


LA FALO DE UŜERO-DOMO

Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en la aŭtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la ĉielo, mi pasis sola, sur ĉevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj finfine min trovis, dum estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto pri la melankolia Uŝero-Domo. Mi malscias la kialon de tio—sed je la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla malfeliĉo invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" ĉar trankviligis tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar poezia) sensaco kiun kutime registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri sovaĝeco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi—la nuran domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno—la mornajn murojn—la malplenajn okulaspektajn fenestrojn—kelkajn fetorajn kareksojn—kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj—kun nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera sensaco pli taŭge ol kun la postrevo de opiofestinto—la amara replonĝo en ĉiutagan vivadon—la malbelega forfalo de la vualo. Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de la koro—senkompensa morneco de pensado kiun sukcesis survojigi ĝis sublimeco nenia premego de la imagpovo. Kio—mi paŭzis por primediti la temon—kio min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero-Domon? Estis mistero nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen la analizo de tiu povo nombriĝas inter konsideradoj preterpasantaj nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama aranĝo de la trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi aŭ eĉ entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj, responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe la kruta bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en senbrua heleco apud la loĝejo kaj subenrigardis—sed kun tremego eĉ pli ekscitanta ol antaŭe—la rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.

Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora regiono de la lando—letero de li—kiu, pro sia senbride petema karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis i

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!