de
St. St. Blicher.
Tradukis
H. J. Bulthuis, L. K.
Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio.
1922
Butin & Jung, Godesberg, Germanlando.
En tiu ĉi traduko mi skribis preskaŭ ĉie la nomojnkiel en la dana teksto. Ekzemple:
Føulum | aŭ | Föulum |
Søren | aŭ | Sören |
Cornelius | aŭ | Kornelius |
Thiele | aŭ | Tile |
Samsø | aŭ | Samsö ktp. |
Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo,mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nurla klarigojn de la latinaj kaj francaj frazoj mi notis kielmi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonisklarigojn, mi ankaŭ ne donis ilin en ĉi tiu traduko.La traduko ne estas laŭvorta, sed iom libera kaj tute laŭ lareguloj de la Fundamento.
La tradukinto.
Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiukonas, bezonis preskaŭ kvarcent paĝojn por priskribien sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamokaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tionli povus fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo(Voltaire).
Blicher, la dana verkisto, kies nomon konaspreskaŭ neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkisen la jaro 1824 romanon de granda morala kvalitokaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovataen la ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kajbezonis nur 40-paĝan taglibron por efektivigi tiunmirindaĵon.
Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkojindas aperi en internacia vestaĵo.
Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kajesperas, ke ĝi povu plaĉi al la legantaro de Esperantajverkoj.
La tradukinto.
Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kajgardu nian bonan sinjoron Søren! Li estingis lalumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke li nevivos ĝis la venonta novjaro.
La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoroSøren deprenis sian ĉapon post la manĝado kajdiris, kiel li kutimis: "Agamus gratias!" Li fingremontris min anstataŭ Jens’on. Estis la unua fojo,ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭunu jaro, ke Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermisla okulojn, ĉar tiam mi komprenis nenian vorton,kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.
Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikistoen Føulum, ho kiel multe miaj gepatroj ĝojus, seili ĝisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de lapredikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg — kieldiras lia patro — nu, kiu povas scii tion? Dioordonas en ĉio; lia volo fariĝu! Amen in nomineJesu!
[Piednoto 1: En tiu ĉi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en ladana teksto.
Elparolu ø kiel eu en la franca vorto feu.]
Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinanjaron. Jens ne povas plu fari min klera 6en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li,mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur lakamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo.La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare,larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li dirasal li: "Mi fili! BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!
Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!