Tradukis: Odd Tangerud en kunlaboro kun Anja Karkiainen.
Prologo
Al vi, vi pala marĉa ej’ kun meniant’, arde’, pluvi’ sur erikej’, jen mia kant’.
Eriko velka sur dekliv’ de sonĝa mont’, al vi mi kantas pri la viv’ en sombra mond’.
*
Vi trola mond’, mi konas vin, vi nokt’ en tim’! Se fuĝas mi, vi hantas min en la anim’.
Mi konas vin, vi ŝaŭm-resalt’ kun sorĉ-murmur’; vekiĝas ade kaj sen halt’ en brust’ terur’.
La lukton pezan konas mi en trol-batal’. Rompitaj ostoj! Helpu Di’! Ho, kia fal’!
*
Mi konas vin — mi konas vin, ne venkis vi! — La lukton laŭ la voj’ al fin’, ĝin vidis mi.
En lukt’ baraktis ankaŭ mi dum jar’ post jar’, kun kurba dors’, kuraĝ-defi’, kun vunda ar’.
Vi ĉe mi ŝvebas, sidas ĉe kun via tim’! En mi vekiĝas ade ve’ en la anim’.
Pri forta volo, trol-turment’ ja scias mi; minora kant’, boat’, torent’, sufoka kri’. —
*
Alaŭd’ ekŝvebas de l’ tombej’ kun venko-tril’; freŝiĝas hom’ kaj ĉiu ej’ per vent’ kaj bril’.
Kaj eĉ se ploron spertu ni en la terur’, al la alaŭdo fidu ni, printemp-aŭgur’.
HEJME
Injeto ĉe la ŝpinilo
Aŭtunas. Veteraĉo kun pluv’ kaj venta frid’! De bird’ fenestren klako. Enven’? Ho vana fid’! Sed sub la bona forn’ jen sur la tola sako maljuna «Mons» en dorm’.
Jen kuŝas ĝi sonĝante kun straba okulum’, kaj ĉion forgesante; ĝuindas nun varmum’. Nenion diras ĝi, aspekte sin kaŝante kun vosto ĉirkaŭ si.
Jen kiel silkobulo ĝi kuŝas en la fel’, mien’ de dormemulo, sen ungoj por kruel’. Senzorg