Biblioteko de «La Suno Hispana»
TRIAKTA PROZA KOMEDIO
ORIGINALO
DE
Leandro F. Moratín
(1760-1828)
Unue prezentata en Madrido, ĉe la Teatro de la Cruz, la 24anJanuaro 1806
ESPERANTIGITA
DE
NORMAN MACLEAN
Prezidanto de l’ Grupo de Murcia
Prezo: 0‘50 ptoj.
VALENCIA:
PRESEJO MODERNA, AVELLANAS, 11
1907
PERSONOJ
La sceno pasas en gastejo de urbo Alcalá de Henares.
La teatro prezentas traireblan salonon kiu havas pordojn degastoĉambroj, ĉiuj numeritaj. Unu pli granda ĉe la fundo, kunŝtuparo kiu kondukas al la teretaĝo de la domo. Ĉe unu flanko,fenestro je brustalteco. Centre, tablo, kun benkoj, seĝoj, k. t. p.
La Agado komencas je la sepa horo vespere, kaj finas je la kvinamatene.
LA JESO DE KNABINOJ
D. Diego. Simono.
D. Die.—Ĉu ili ne venis ankoraŭ?
Sim.—Ne, sinjoro.
D. Die.—Vere ili ne volas rapidi.
Sim.—Kredeble ĉar ŝia onklino amas ŝin multe kaj ne vidis ŝinde la tempo, kiam oni forportis ŝin al Guadalajara...
D. Die.—Jes. Mi ne diras, ke oni ne devas vidi ŝin sed duonhoravizito kun tri-kvar larmetoj sufiĉas.
Sim.—Ankaŭ estis stranga via decido ne eliri el tiu ĉi hotelodum du tutaj tagoj. Lacigas legado, lacigas dormado .... Kaj precipelacigas la malgajeco de la ĉambro, la seĝoj malkomfortaj, lapentraĵoj de la malŝparema filo, la bruo de sonoriloj kaj alvokoj,kaj la malĝentila interparolado de kondukistoj kaj laboristoj, kiujmalpermesas eĉ momenton da kvieteco.
D. Die.—Tamen, konvenis tiel agi. Tie ĉi ĉiuj konas min kaj mine volas, ke iu min vidu.
Sim.—Mi ne komprenas la tialon de tiom da izoleco. Ĉu, do, niavizito tien ĉi signifas pli ol tio, ke vi venis akompani donja Ireneĝis Guadalajara por ke ŝi eligu la knabinon el la monaĥinejo, kajtuj reiri kun ili Madridon?
D. Die.—Naivulo! Jes, ĝi signifas pli ol vi vidis.
Sim.—Diru, do.
D. Die.—Bone... sed mi ree petegas vin, ke vi nenion diru pri tioal iu ajn.
Sim.—Konsentite sinjoro. Mi neniam ŝatis skandaletojn.
D. Die.—Mi tion bone scias; tial mi volas konfidi al vi. Estasvere, mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun donja Francinjo, sed permia amikeco kun ŝia patrino mi ofte havis informojn pri ŝi; milegis multajn leterojn ŝiajn; mi vidis aliajn skribitajn de ŝiaonklino, la monaĥino, apud kiu ŝi loĝis en Guadalajara; resume, mihavis ĉiujn informojn ŝateblajn pri ŝiaj emoj kaj konduto. Fine,mi eĉ sukcesis vidi ŝin: mi penadis elkonadi ŝin dum la lastajtagoj, kaj mi konfesas, ke al m