Produced by Distributed Proofreaders Europe, http://dp.rastko.net

Project by David Starner, Carlo Traverso and Tapio Riikonen

El la Biblio

Elektitaj ĉapitroj de laPsalmaro, Sentencoj de Salomonokaj Predikantoel la originalo tradukitaj de

Dro L.L. Zamenhof

3a eldono(7a-12a miloj)

1924

La Psalmaro

PSALMO I.

1. Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭkonsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, neksidas en kunsido de blasfemantoj,

2. sed li nur havas deziron por la leĝo de Dio, kajpri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

3. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,donanta sian frukton en sia tempo, kaj kies folio ne velkas;kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.

4. Ne tiel estas la malpiuloj, sed ili estas kielgrenventumaĵo, kiun disblovas la vento.

5. Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe lajuĝo kaj la pekuloj en societo de piuloj:

6. ĉar Dio konas la vojon de piuloj, kaj la vojo demalpiuloj pereos.

PSALMO III.

1. Psalmo de Davido, kiam li forkuris de sia filo Absalono.

2. Dio, kiel multaj estas miaj premantoj, multajleviĝis kontraŭ mi!

3. Multaj diras pri mia animo: ne ekzistas por ĝisavo de Dio.—Sela [Hebrea muzika termino].

4. Sed Vi, Dio, estas ŝildo por mi, mia honoro kajlevanto de mia kapo.

5. Per mia voĉo mi vokas al Dio, kaj Li respondas almi de Sia sankta monto.—Sela.

6. Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mivekiĝas, ĉar Dio min subtenas.

7. Mi ne timas multajn milojn da homoj, kiuj estasĉirkaŭ mi.

8. Leviĝu, Dio, helpu min, mia Sinjoro, ĉar Vifrapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, la dentojnde la malpiuloj Vi frakasis.

9. Ĉe Dio estas la helpo; super Via popolo estas Viabeno.—Sela.

PSALMO XIX.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido.

2. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojnde Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

3. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto farassciigon.

4. Sen parolo kaj sen vortoj; oni ne aŭdas ilianvoĉon.

5. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, kaj ĝis lafino de la universo iras iliaj vortoj; por la suno Liaranĝis tendon inter ili.

6. Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

7. Sur unu rando de la ĉielo estas ĝialeviĝo, kaj ĝia rondiro estas ĝis aliajrandoj, kaj nenio kaŝiĝas antaŭĝia varmego.

8. La instruo de Dio estas perfekta, ĝojigas laanimon; la atesto de Dio estas certa, ĝisaĝigas sensaĝulon.

9. La ordonoj de Dio estas justaj, ĝojigas la koron;la ordondiro de Dio estas klara, faras lumon antaŭ laokuloj.

10. La instruo de Dio estas pura, restas eterne; lajuĝoj de Dio estas veraj, kaj ĉiuj estasjustaj.

11. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plejpura oro; ili estas pli dolĉaj, ol mielo kajĉelaraj mielgutoj.

12. Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; kiuilin observas, havas grandan rekompencon.

13. Kiu scias siajn erarojn?

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!