Noto de transskribinto:

En la originala libro aperis listo de preseraroj. Ĉiu el ili mi korektigisen ĉi tiu teksto, kaj krom aliaj ĝustigaĵoj, registriĝis per html-aj komentoj.Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Bildo de kovrilo

A. RIVIER.

EN RUSUJO
PER ESPERANTO.

LIBREJO
"Esperanto".
26, Tverskaja, Moskvo,
Rusujo.
Книжный Магазинъ
"Эсперанто".
26, Тверская, Москва,
Россія.

МОСКВА.

Тип. П. П. Рябушинскаго, Страстной бульв., соб. домъ.

1911.

En Rusujo per Esperanto.

Per tiu ĉi rakonto, mi certe ne pretendas malkovri antaŭ latutmonda esperantistaro la misterojn de nekonata lando. Se neofte, ĝis nun, la turistoj vizitas la moskovan imperion, tamen larevolucio, antaŭ ne longe okazinta, altiris sur ĝin la atenton dela fremdularo, kaj multaj libroj aŭ revuoj pli malpli ĝin konigisal la legantaro. Ankaŭ mi ne intencas malkaŝi por la mondo lakaŭzojn, kondiĉojn kaj rezultatojn de la rusa krizo: tia ambicioestus tute ridinda ĉe simpla ekskursisto, kiu vivadis nur dum sessemajnoj en unu parto de la vastega Rusujo.

Mia deziro estas tute alia, malpli alta, sed verŝajne, pliinteresa por niaj samideanoj. Mi faris eksperimenton esperantistan.Mi, per tre modestaj rimedoj, sen la helpo de ia ajn Cook'aagentaro, de ia ajn interpretisto, kvankam mi tute ne sciis la rusanlingvon,—sukcesis veturi el mia urbo, Alĝero, en Rusujon, kajtie restadi, kiel mi jam diris, dum unu monato kaj duono; tie miĝuadis la plezuron de nekutimaj impresoj kaj senĉesaj surprizojantaŭ homoj kaj aĵoj por mi tute novaj,—kaj, kune, mi sentismin komforte, libere, senĝene, kaj hejme, kvazaŭ mi estus en miafamilio! Tian situacion tute apartan mi ŝuldis nur al Esperanto,konstanta perilo de miaj rilatoj kun miaj ĉirkaŭantoj!

Ŝajnas al mi utile konigi la kondiĉojn de tiu eksperimento, laspecialajn impresojn de tiu peresperanta vojaĝo, la rezultatojn,kiujn mi atingis. Jen kion mi celas per tiu rakonto.

Antaŭ ol komenci, mi devas fari du ĝeneralajn rimarkojn. Unue, ĉarmi vizitis nur parton de Rusujo, kiu estas tre diferenca laŭ siajprovincoj, mia priskribo koncernas nur la regionon de mi vizitatan.Due, mi faris mian vojaĝon dum la somero de 1905; miaj turistajrimarkoj ne povas do aludi la ŝanĝojn, okazintajn poste en tiulando.

I.

L' ideon de tiu vojaĝo mi ne havis mem; ĝin al mi donis rusakorespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis iĝinta miabonega amiko. La priskribo de niaj landoj tiel malsimilaj estis unuela precipa temo de niaj nepersonaj leteroj; sed, iom post iom, nimalkovris unu al la alia nian pensmanieron, nian familian kaj hejmanrondon, nian privatan kaj kutiman vivadon, kaj, ĉar la simpatio nesentas interspacon, okazis, ke ni, perleteraj konatuloj, amikiĝispli intime ol multaj homoj, kiuj renkontas unu la alian ĉiutage. Tiusituacio estis iom malordinara. X. de Maistre, en sia noveleto: Laleprulo de urbo Aoste, priskribas la strangan vivadon de du gefratojlepraj, tute izolitaj de la cetera homaro, kiuj loĝas en apudaj,sed apartigitaj rifuĝejoj, dividitaj per muro aŭ k

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!