Antaŭ longa, longa tempo — tute egale kiam kaj kie en Anglujo— estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiamla ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de lamano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidisen tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kajmortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatankoloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago novekoloriĝis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuronenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando desiaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ruĝanakvon. El la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo, kie enmalpuraj malsekaĵoj, kiuj sin kolektis en la enbataĵoj depiedoj de homoj kaj hufoj de ĉevaloj, la ĉie superregantakoloro malagrable brilis en la suno.
La ĉielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiuĉi loko, kiam ĝi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetojsin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaĵon, semitande suprenturnitaj vizaĝoj, kiuj antaŭ nelonge sur brustopatrina ridetis al la okuloj de patrino aŭ trankvile dormetis.La ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odorode mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis pri la laboroj de tiuĉi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto. Ofteankoraŭ la silenta luno briladis super tiu ĉi kampo de l'batalo, ofte la steloj malgaje ĝin observadis, ofte la ventoj deĉiu flanko de l' mondo preterblovadis super ĝi, antaŭ ol lapostesignoj de tiu batalo malaperis.
La signoj restis ankoraŭ longan tempon, sed nur en bagateloj,ĉar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de lahomo, baldaŭ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super lakulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antaŭe, kiam la kampoestis ankoraŭ senkulpa. La alaŭdoj kantadis alte super ĝi, laombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejojkaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita dearboj, rapidante al la brilanta malproksimaĵo, kie la tero kajĉielo kuniĝas kaj la vespera ĉielruĝo estingiĝas. Grenoestis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto,kiu antaŭe estis ruĝe kolorigita, turnadis radon de muelejo;viroj fajfadis post la plugilo; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis surla herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi labirdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonorilojgaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestajkreitaĵoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbarofloradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kiemultaj miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo.
Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajnlokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro postjaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokojhomoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kajbonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis lagrandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj,kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estisnomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbobatala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon.Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno dela batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur lakampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kieestis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn perpiedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiuknabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plejbela floro de tiu ĉi kampo de l' mortintoj; — kaj l