LITERATURA ALDONO DE GAZETO
"LA ONDO DE ESPERANTO."
HISTORIA ROMANO.
EL LA LINGVO RUSA TRADUKIS
S-ino M. Ŝidlovskaja.
Librejo
"Esperanto"
Moskvo, Tverskaja, 26.
RUSLANDO.
Книжный Магазинъ
"Эсперанто"
Москва, Тверская, 26.
РОССІЯ.
1912.
AL NIA KARA MAJSTRO
DEDIĈAS SIAN LABORON
la tradukintino.
ANTAŬPAROLO DE L’ TRADUKINTINO.
Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentasinternan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en lasomero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min perkelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mikore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estisfaritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuajĉapitroj de l’ libro.
Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank’ al laamikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l’kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝakronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estisinter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco porkomuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukadokaj instruado de l’ filo: de infanaj jaroj li jam konis laĉefverkojn de l’ rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li memkomencis verki poeziaĵojn.
Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, liricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro enFrankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario enPeterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo deĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al laliteraturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformajlirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stiloatingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarmamuziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homosincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatantela publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan fruntonantaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iraskontraŭ la fluo"[1],—jen estas la ĉefaj temoj de liajpoeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusanhistorion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama,ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "PrincoSerèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l’ rusahistoria beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, treinteresa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, fundestuditaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kielmaterialo por liaj 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866),"Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Iliaperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kajdraman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plejbonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kiesscenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol100 foje.
Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj’n kiel reprezentanton de l’principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estistre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l’ rusa vivo plejmulte estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sianpli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecajpremegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro grand