FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1.

JOHANNES LINNANKOSKI

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

PERMESITE TRADUKIS
VILHO SETÄLÄ

ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

HELSINGFORSO, FINNLANDO

PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S.
HELSINGFORSO 1919.

Johannes Linnankoski

estas pseŭdonimo de Juho Vihtori Peltonen (1869-1913), konatakiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando.Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉisal praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkulturasocieto k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kajpraktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujnaliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperistradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Librode elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li farisal si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiukaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas laantagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio,batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemoal la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano»Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo 4 estasfinna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sedĉarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinteevoluas ĝis firma morala persono; verko tradukita en multajnEŭropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj»Batalo pri la domo Heikkilä»[1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908)ambaŭ priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsideratakiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkojestas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911aperintaj dramaj poezioj.

[Piednoto 1: Prononcu ĉ. hejkila, kun akcento sur la unuasilabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj:Paavola—pa:vola, Väliportti—valiporti, kun akcento sur launua silabo. La sono ä estas inter a kaj e.]

Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin memkaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉtendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta alagoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estisardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindajceladoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, purakaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigasstrangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon alla plej multaj el 5 liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero ebleklarigas lian dramistan talenton.

Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al lainternacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el laprodukto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj definna literaturo.

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

9

I.

Ĝi estis kiel fermita horloĝo—la domo.

Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, porĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉela mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon—kaj tiun elvarma mano.

Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajncifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sedzorge kaŝas sian internan konstruon.

Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambrananguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internajradoj de tiaj, ŝajne ko

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!