KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
EDGAR ALLAN POE
(1809-1849)
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO
Esperantigis
EDWIN GROBE
1998
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono

Edgar Allan Poe
"LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO"
Unua Eldono, Aŭgusto, 1998
Origina Anglalingva Titolo
"THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"

LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO

La mensaj kvalitoj nomiĝantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin ĉefe laŭ iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informaĵoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas ĉiam fonto de la plej vigla ĝojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, ĝuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, feliĉigas la analiziston tiu intelekta agado kiu malimplikas. Li spertas plezuron plenumante eĉ la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li ŝatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de ĉiu, gradon da sagaceco kiu al la ordinara prikonscio ŝajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de intuicio.

La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta branĉo nomiĝanta, maltaŭge kaj, kvazaŭ superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Ŝakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke ŝakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskompreniĝas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antaŭparolas per hazarde elektitaj perceptaĵoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matĉo de damludo ol ĉiuj komplikaj ŝakludaj frivolaĵoj.

Ĉe ŝakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj ŝanĝantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro ĝi estas) tion kio estas nur kompleksa. La atento ĉi-tie potence alvokiĝas. Se ĝi malvigliĝas nur momenteton, preteratentaĵo okazas, kaj rezultas vundo aŭ malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaŭ envolvitaj, pli multnombriĝas la ebloj ke okazu tiaj preteratentaĵoj. Naŭ fojojn el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu venkas.

Ĉe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombriĝas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaĝojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matĉon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentaĵon. Memklare estas ke ĉi-tie venko efektiviĝas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transĵetas en la spiriton de sia kontraŭ

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!